
|
Ne iru vojon de nacianoj, kaj ne
eniru en urbon de Samarianoj; sed iru prefere al la perditaj ŝafoj de la
domo de Izrael. Kaj dum vi iros, prediku, dirante: La regno de la ĉielo
alproksimiĝis. Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu,
demonojn elpelu: donace vi ricevis, donace donu. Ne provizu oron nek
arĝenton nek kupron en viajn zonojn, nek saketon por vojaĝo, nek du
tunikojn, nek ŝuojn, nek bastonon; ĉar la laboranto meritas sian
nutraĵon. Kaj en iu ajn urbo aŭ vilaĝo, en kiun vi eniros,
demandu, kiu tie estas inda; kaj loĝu tie, ĝis vi foriros. Kaj
venante en la domon, salutu ĝin. Kaj se la domo estas inda, via paco
venu sur ĝin; sed se ĝi ne estas inda, via paco revenu al vi. Kaj
se iu ne akceptos vin, nek aŭskultos viajn vortojn, tiam forirante el
tiu domo aŭ tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj. Vere mi diras al
vi: Pli elporteble estos por la lando de Sodom kaj Gomora en la tago de
juĝado, ol por tiu urbo.
|