
|
Tiam oni kondukis al li
demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj li sanigis lin, tiel ke la mutulo
parolis kaj vidis. Kaj miris ĉiuj homamasoj, kaj diris: Ĉu ĉi
tiu estas la filo de David? Sed la Fariseoj, aŭdinte, diris: Ĉi tiu
ne elpelas demonojn krom per Baal-Zebub, estro de la demonoj. Kaj sciante
iliajn pensojn, li diris al ili: Ĉiu regno dividita kontraŭ si
dezertiĝas, kaj ĉiu urbo aŭ domo dividita kontraŭ si ne
starados; kaj se Satano elpelas Satanon, li estas dividita kontraŭ si;
kiel do staros lia regno? Kaj se mi per Baal-Zebub elpelas demonojn, per kiu
viaj filoj elpelas ilin? tial ili estos viaj juĝantoj. Sed se mi per la
Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin.
Kaj kiel oni povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn
posedaĵojn, se unue li ne ligos la fortulon? kaj poste li trarabos lian
domon. Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi; kaj kiu ne kolektas
kun mi, tiu disĵetas. Tial mi diras al vi: Ĉia peko kaj ĉia
blasfemo estos pardonita el homoj; sed la blasfemo kontraŭ la Spirito ne
estos pardonita. Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo,
tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolos kontraŭ la Sankta Spirito,
tio ne estos pardonita en ĉi tiu mondo, nek en la venonta. Aŭ faru
la arbon bona kaj ĝian frukton bona, aŭ faru la arbon malbona kaj
ĝian frukton malbona; ĉar la arbo estas konata per la frukto. Ho
vipuridoj! kiel vi povas paroli bonaĵojn, estante malbonaj? ĉar el
la abundo de la koro la buŝo parolas. La bona homo el sia bona trezoro
elmetas bonaĵojn; kaj la malbona homo el sia malbona trezoro elmetas
malbonaĵojn. Kaj mi diras al vi, ke pro ĉiu senutila vorto, kiun
homoj parolos, ili donos respondon en la tago de juĝado. Ĉar
laŭ viaj vortoj vi estos pravigitaj, kaj laŭ viaj vortoj vi estos
kondamnitaj.
|