
|
Sed feliĉaj estas viaj
okuloj, ĉar ili vidas; kaj viaj oreloj, ĉar ili aŭdas. Vere mi
diras al vi, ke multaj profetoj kaj justuloj deziris vidi tion, kion vi
vidas, sed ili ne vidis; kaj aŭdi tion, kion vi aŭdas, sed ili ne aŭdis.
Vi do aŭdu la parabolon de la semisto. Kiam iu aŭdas la vorton de
la regno kaj ne komprenas ĝin, tiam venas la malbonulo, kaj forprenas
tion, kio estas semita en lia koro. Ĉi tiu estas la ricevinta semon apud
la vojo. Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la ŝtonaj lokoj, estas tiu, kiu
aŭdas la vorton kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin; sed li ne havas
radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aŭ
persekuto pro la vorto, tuj li falpuŝiĝas. Kaj kiu ricevis semon
inter la dornoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton; sed la zorgoj de la
mondo kaj la trompo de riĉo sufokas la vorton, kaj li fariĝas
senfrukta. Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu aŭdas
la vorton kaj komprenas ĝin; kaj tiu ja portas frukton, kaj donas, jen
centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.
|