
|
Kaj tuj li devigis la
disĉiplojn eniri en la ŝipeton kaj iri antaŭ li al la alia
bordo, ĝis li forsendos la homamason. Kaj forsendinte la homamason, li
supreniris sur la monton sola, por preĝi; kaj kiam vesperiĝis, li
estis tie sola. Sed la ŝipeto jam estis meze de la maro, turmentata de
la ondoj; ĉar la vento estis kontraŭa. Kaj en la kvara gardoparto
de la nokto li venis al ili, irante sur la maro. Sed la disĉiploj,
vidante lin iranta sur la maro, maltrankviliĝis, dirante: Jen fantomo;
kaj ili ekkriis pro timo. Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante: Kuraĝu;
ĝi estas mi; ne timu. Kaj responde al li Petro diris: Sinjoro, se
ĝi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo. Kaj li diris: Venu. Kaj
Petro, malsuprenirinte el la ŝipeto, iris sur la akvo, por veni al
Jesuo. Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakviĝi, li
ekkriis, dirante: Sinjoro, savu min. Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj
ektenis lin, dirante al li: Ho malgrandfidulo, kial vi dubis? Kaj kiam ili
supreniris en la ŝipeton, la vento ĉesiĝis. Kaj tiuj, kiuj
estis en la ŝipeto, adorkliniĝis al li, dirante: Vere vi estas Filo
de Dio.
|