
|
Kaj alvokinte al si la
homamason, li diris al ili: Aŭskultu kaj komprenu: Ne tio, kio eniras en
la buŝon, profanas la homon; sed kio eliras el la buŝo, tio
profanas la homon. Tiam veninte, la disĉiploj diris al li: Ĉu vi
scias, ke la Fariseoj ofendiĝis, kiam ili aŭdis tiun diron? Sed li
responde diris: Ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis,
estos elradikigita. Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj.
Kaj se blindulo kondukas blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon. Kaj
Petro responde diris al li: Klarigu al ni tiun parabolon. Kaj li diris:
Ĉu vi ankaŭ estas eĉ ankoraŭ sen kompreno? Ĉu vi ne
konscias, ke ĉio, eniranta en la buŝon, pasas en la ventron kaj
estas elĵetata en apartan lokon? Sed tio, kio eliras el la buŝo,
elvenas el la koro, kaj profanas la homon. Ĉar el la koro eliras
malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malĉastaĵoj, ŝteloj,
falsatestoj, blasfemoj: jen tio, kio profanas la homon, sed manĝi kun
manoj nelavitaj ne profanas la homon.
|