
|
Tiam Petro venis kaj diris al
li: Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraŭ mi, kaj mi pardonu
lin? ĝis sep fojoj? Jesuo diris al li: Mi ne diras al vi: Ĝis sep
fojoj; sed: Ĝis sepdekoble sep fojoj. Tial la regno de la ĉielo
similas al reĝo, kiu volis fari kalkulon kun siaj servistoj. Kaj kiam li
komencis la kunkalkuladon, oni alkondukis al li unu, kiu estis ŝuldanto
por dek mil talantoj. Sed ĉar li ne havis, per kio pagi, lia sinjoro
ordonis, ke estu venditaj li kaj lia edzino kaj liaj infanoj, kaj ĉio,
kion li posedis, kaj ke estu pago. Tiam la servisto, falinte, kliniĝis
antaŭ li, dirante: Sinjoro, paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi
ĉion. Kaj la sinjoro de tiu servisto, kortuŝite, liberigis lin kaj
pardonis al li la ŝuldon. Sed elirinte, tiu servisto trovis
kunserviston, kiu ŝuldis al li cent denarojn; kaj li kaptis kaj
eksufokis lin, dirante: Pagu tion, kion vi ŝuldas. Kaj falinte
antaŭ li, la kunservisto petegis lin, dirante: Paciencu pri mi, kaj mi
pagos al vi. Sed li ne volis; sed foriris kaj ĵetis lin en malliberejon,
ĝis li pagos tion, kio estas ŝuldata. Tiam liaj kunservistoj,
vidinte tion, kio okazis, tre ĉagreniĝis; kaj veninte, rakontis al
sia sinjoro ĉion, kio okazis. Tiam lia sinjoro, alvokinte lin, diris: Vi
malbona servisto, mi pardonis al vi tiun tutan ŝuldon, ĉar vi
petegis min; ĉu vi ankaŭ ne devis kompati vian kunserviston, kiel mi
kompatis vin? Kaj lia sinjoro koleris, kaj transdonis lin al la turmentistoj,
ĝis li pagos ĉion al li ŝuldatan. Tiel same mia ĉiela
Patro faros al vi, se vi ne pardonas el viaj koroj, ĉiu al sia frato.
|