
|
Kaj venis al li Fariseoj,
provante lin, kaj dirante: Ĉu estas permesate forsendi sian edzinon pro
ĉia kaŭzo? Kaj responde li diris: Ĉu vi ne legis, ke en la
komenco la Kreinto faris ilin vira kaj virina, kaj diris: Tial viro forlasos
sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino; kaj ili estos
unu karno? Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis,
tion homo ne disigu. Ili diris al li: Kial do Moseo ordonis doni eksedzigan
leteron, kaj forsendi ŝin? Li diris al ili: Moseo, pro la malmoleco de
via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la
komenco. Sed mi diras al vi: Kiu forsendos sian edzinon krom pro
malĉasteco, kaj edziĝos kun alia, tiu adultas; kaj kiu edziĝas
kun la forsenditino, tiu adultas. La disĉiploj diris al li: Se tia estas
la rilato de viro al virino, ne estas oportune edziĝi. Sed li diris al
ili: Ne ĉiuj homoj akceptas ĉi tiun diron, sed nur tiuj, al kiuj
tio estas donita. Ĉar estas eŭnukoj, kiuj estas naskitaj tiaj el la
patrina ventro; kaj estas eŭnukoj, kiuj estis eŭnukigitaj de homoj;
kaj estas eŭnukoj, kiuj eŭnukigis sin pro la regno de la
ĉielo. Kiu povas tion akcepti, tiu akceptu.
|