
|
Ĉar la regno de la
ĉielo similas al domomastro, kiu eliris frumatene, por dungi laboristojn
por sia vinberĝardeno. Kaj kontraktinte kun la laboristoj po unu denaro
por la tago, li ilin sendis en sian vinberejon. Kaj elirinte ĉirkaŭ
la tria horo, li vidis aliajn starantajn senokupe sur la placo; kaj li diris
al ili: Vi ankaŭ iru en la vinberejon, kaj kiom estas justa, tiom mi
donos al vi. Kaj ili iris. Denove elirinte ĉirkaŭ la sesa horo kaj
la naŭa, li agis simile. Kaj elirinte ĉirkaŭ la dek-unua horo,
li trovis aliajn starantajn; kaj li diris al ili: Kial vi staras ĉi tie
senokupe la tutan tagon? Ili diris al li: Ĉar neniu nin dungis. Li diris
al ili: Vi ankaŭ iru en la vinberejon. Kaj kiam vesperiĝis, la
sinjoro de la vinberejo diris al sia administranto: Alvoku la laboristojn,
kaj donu al ili la salajron, komencante de la lastaj ĝis la unuaj. Kaj
venis tiuj, kiuj estis dungitaj ĉirkaŭ la dek-unua horo, kaj ili
ricevis po unu denaro. Kaj kiam la unuaj venis, ili supozis, ke ili ricevos
pli; kaj ili ankaŭ ricevis po unu denaro. Kaj tion ricevinte, ili
murmuris kontraŭ la domomastro, dirante: Tiuj lastaj laboris nur unu
horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la ŝarĝon de
la tago kaj la varmegon. Sed li responde diris al unu el ili: Amiko, mi ne
faras al vi maljustaĵon; ĉu vi ne kontraktis kun mi por unu denaro?
Prenu do la vian kaj foriru; mi volas doni al ĉi tiu lasta tiel same,
kiel al vi. Ĉu ne estas permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi
volas? aŭ ĉu via okulo estas malbona tial, ke mi estas bona? Tiel
la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj.
|