
|
Kaj kiam li jam venis en la
templon, la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj de la popolo venis al li,
dum li instruis, kaj ili diris: Laŭ kia aŭtoritato vi faras ĉi
tion? kaj kiu donis al vi tian aŭtoritaton? Kaj Jesuo responde diris al
ili: Mi ankaŭ faros al vi unu demandon; kaj se vi tion diros al mi, mi
ankaŭ diros al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.
La baptado de Johano, de kie ĝi estis? El la ĉielo, aŭ el
homoj? Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la ĉielo, li
diros al ni: Kial do vi ne kredis al li? Sed se ni diros: El homoj, ni timas
la popolon, ĉar ĉiuj opinias Johanon profeto. Kaj ili responde
diris al Jesuo: Ni ne scias. Li ankaŭ diris al ili: Kaj mi ne diras al
vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion. Kiel ŝajnas al
vi? Unu viro havis du filojn; kaj li venis al la unua, kaj diris: Filo, iru
hodiaŭ kaj laboru en la vinberĝardeno. Kaj li respondis kaj diris:
Mi ne volas; sed poste li pentis kaj iris. Kaj li venis al la dua, kaj diris
tion saman. Kaj li responde diris: Mi iros, sinjoro; kaj ne iris. Kiu el la
du plenumis la volon de la patro? Ili diris: La unua. Jesuo diris al ili:
Vere mi diras al vi, ke la impostistoj kaj malĉastistinoj iras
antaŭ vi en la regnon de Dio. Ĉar Johano venis al vi en vojo de
justeco, kaj vi ne kredis al li; sed la impostistoj kaj malĉastistinoj
kredis al li. Kaj vi, kiam vi vidis, eĉ ne pentis poste, por kredi al
li.
|