
|
Kaj respondante, Jesuo denove
parolis al ili parabole, dirante: La regno de la ĉielo similas al unu
reĝo, kiu faris edziĝan feston por sia filo, kaj sendis siajn
sklavojn, por voki la invititojn al la edziĝa festo; kaj ili ne volis
veni. Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante: Diru al la invititoj: Jen mi
preparis la manĝon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas
buĉitaj, kaj ĉio estas preta; venu al la edziĝa festo. Sed ili
malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado; kaj la
ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin. Kaj la
reĝo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn
kaj bruligis ilian urbon. Tiam li diris al siaj sklavoj: La edziĝa festo
estas preta, sed la invititoj ne estis indaj. Iru do al la disirejoj de la
vojoj, kaj ĉiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edziĝa festo. Kaj
tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis ĉiujn, kiujn ili
trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edziĝa festo pleniĝis de
gastoj. Sed la reĝo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron,
kiu ne havis sur si edziĝofestan veston; kaj li diris al li: Amiko, kiel
vi envenis ĉi tien, ne havante edziĝofestan veston? Kaj li
silentadis. Tiam la reĝo diris al siaj servantoj: Ligu lin mane kaj
piede, kaj elĵetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj
la grincado de dentoj. Ĉar multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas
elektitaj.
|