
|
De la figarbo lernu ĝian
parabolon: kiam ĝia branĉo jam moliĝis kaj aperigas foliojn,
tiam vi scias, ke la somero estas proksima; tiel same vi, kiam vi vidos
ĉion tion, tiam sciu, ke li estas proksima, ĉe la pordoj. Vere mi
diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio tio
plenumiĝos. La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne
forpasos. Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la
anĝeloj de la ĉielo, nek la Filo, sed la Patro sola. Sed kiel la
tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo. Ĉar kiel dum la
tagoj, kiuj estis antaŭ la diluvo, oni manĝis kaj trinkis,
edziĝis kaj edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon,
kaj oni ne eksciis, ĝis la diluvo venis kaj forprenis ĉiujn; tiel
estos la alesto de la Filo de homo. Tiam du viroj estos sur kampo: unu estos
prenita, kaj la alia lasita; du virinoj estos muelantaj apud muelilo: unu
estos prenita, kaj la alia lasita. Tial viglu; ĉar vi ne scias, en kiu
tago via Sinjoro venos. Sed sciu tion, ke se la dommastro scius, en kiu
gardoparto venos la ŝtelisto, li viglus kaj ne lasus sian domon
trafosiĝi. Tial vi ankaŭ estu pretaj; ĉar en horo, kiam vi ne
atendas, la Filo de homo venas. Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto,
kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutraĵon
ĝustatempe? Feliĉa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte,
trovos tiel faranta. Vere mi diras al vi, ke super sian tutan havon li starigos
lin. Sed se tiu malbona servisto diros en sia koro: Mia sinjoro malfruas; kaj
komencos bati siajn kunservistojn, kaj manĝi kaj trinki kun la
drinkuloj, la sinjoro de tiu servisto venos en tago, kiam li ne atendas, kaj
en horo, kiam li ne scias, kaj distranĉos lin, kaj difinos lian parton
kun la hipokrituloj; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
|