
|
Ĉar tiel estas, kvazaŭ
viro, forvojaĝonte, alvokis siajn servistojn, kaj komisiis al ili siajn
posedaĵojn. Kaj al unu li donis kvin talantojn, al alia du, al alia unu;
al ĉiu laŭ lia kapableco; kaj li tuj forvojaĝis. Kaj tiu, kiu
ricevis la kvin talantojn, iris kaj negocadis per ili, kaj gajnis pluajn kvin
talantojn. Tiel same ankaŭ tiu, kiu ricevis la du, gajnis pluajn du. Sed
tiu, kiu ricevis la unu, foriris kaj fosis en la tero, kaj kaŝis la
monon de sia sinjoro. Kaj post longa tempo la sinjoro de tiuj servistoj
venis, kaj faris kun ili kalkulon. Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn,
venis kaj alportis pluajn kvin talantojn, dirante: Sinjoro, vi komisiis al mi
kvin talantojn; jen mi gajnis pluajn kvin talantojn. Lia sinjoro diris al li:
Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi
starigos vin super multaj; envenu en la ĝojon de via sinjoro. Kaj venis
ankaŭ tiu, kiu ricevis la du talantojn, kaj diris: Sinjoro, vi komisiis
al mi du talantojn; jen mi gajnis pluajn du talantojn. Lia sinjoro diris al
li: Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj,
mi starigos vin super multaj; envenu en la ĝojon de via sinjoro. Kaj venis
ankaŭ tiu, kiu ricevis la unu talanton, kaj diris: Sinjoro, mi sciis, ke
vi estas severa homo, rikoltanta, kie vi ne semis, kaj kolektanta, kie vi ne
disŝutis; kaj mi timis, kaj foriris, kaj kaŝis vian talanton en la
tero; jen vi havas vian propraĵon. Sed lia sinjoro responde diris al li:
Vi malbona kaj mallaborema servisto, vi sciis, ke mi rikoltas, kie mi ne
semis, kaj kolektas, kie mi ne disŝutis; pro tio vi devus doni mian
monon al la bankistoj, kaj veninte, mi ricevus mian propraĵon kun
procento. Forprenu de li do la talanton, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas
la dek talantojn. Ĉar al ĉiu, kiu havas, estos donite, kaj li havos
abundegon; sed for de tiu, kiu ne havas, eĉ tio, kion li havas, estos
prenita. Kaj elĵetu la senutilan serviston en la eksteran mallumon; tie
estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
|