
|
Kaj en la unua tago de macoj la
disĉiploj venis al Jesuo, dirante: Kie vi volas, ke ni pretigu por vi,
por manĝi la Paskon? Kaj li diris: Iru en la urbon al trovotulo, kaj
diru al li: La Majstro diras: Mia tempo estas proksima; mi faros la Paskon
ĉe vi, kun miaj disĉiploj. Kaj la disĉiploj faris, kiel Jesuo
ordonis al ili, kaj ili pretigis la Paskon. Kaj kiam vesperiĝis, li
sidis ĉe manĝo kun la dek du disĉiploj; kaj dum ili
manĝis, li diris: Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min. Kaj
ili tre malĝojis, kaj ĉiu komencis diri al li: Sinjoro, ĉu
eble mi? Kaj li respondis kaj diris: Tiu, kiu trempis kun mi la manon en la
pladon, perfidos min. La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed
ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! se tiu homo ne estus
naskita, estus bone por li. Kaj Judas, kiu estis lin perfidonta, responde
diris: Ĉu eble mi, rabeno? Li diris al li: Vi diris. Kaj dum ili
manĝis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis ĝin kaj donis
al la disĉiploj, kaj diris: Prenu, manĝu; ĉi tio estas mia
korpo. Kaj li prenis kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili, dirante: Vi
ĉiuj trinku el ĝi; ĉar ĉi tio estas mia sango de la
interligo, kiu estas elverŝata por multaj, por la pardonado de pekoj.
Sed mi diras al vi: De nun mi ne trinkos el ĉi tiu frukto de la
vinberarbo, ĝis tiu tago, kiam mi trinkos ĝin novan kun vi en la
regno de mia Patro.
Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.
|