
|
Kaj de post la sesa horo
fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo. Kaj
ĉirkaŭ la naŭa horo Jesuo ekkriis per laŭta voĉo,
dirante: Eli, Eli, lama sabaĥtani? tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi
forlasis min? Kaj iuj el la apudstarantoj, aŭdinte tion, diris: Ĉi
tiu vokas Elijan. Kaj tuj unu el ili kuris kaj prenis spongon kaj plenigis
ĝin per vinagro, kaj metinte ĝin sur kanon, donis al li trinki. Kaj
la aliaj diris: Lasu; ni vidu, ĉu venos Elija, por savi lin. Kaj Jesuo,
denove kriinte per laŭta voĉo, ellasis for la spiriton. Kaj jen la
kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis
malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis; kaj la tomboj
malfermiĝis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj leviĝis, kaj
elirinte el la tomboj post lia releviĝo, ili eniris en la sanktan urbon
kaj aperis al multaj. Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj
Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantaĵojn, tre timis,
dirante: Vere ĉi tiu estis Filo de Dio. Kaj tie estis multaj virinoj,
rigardantaj de malproksime, kiuj sekvis Jesuon el Galileo, servante al li;
inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo kaj de
Joses, kaj la patrino de la filoj de Zebedeo.
|