
|
Kaj sabate malfrue, kiam eklumis
por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por
vidi la tombon. Kaj jen okazis granda tertremo; ĉar anĝelo de la
Eternulo malsupreniris el la ĉielo, kaj venis kaj derulis la
ŝtonon, kaj sidiĝis sur ĝi. Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj
lia vestaĵo estis blanka, kiel neĝo; kaj pro timo al li la
gardistoj tremis, kaj fariĝis kiel malvivuloj. Kaj la anĝelo
responde diris al la virinoj: Ne timu; ĉar mi scias, ke vi serĉas
Jesuon, la krucumitan. Li ne estas ĉi tie; ĉar li leviĝis,
kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis. Kaj iru
rapide, kaj diru al liaj disĉiploj: Li leviĝis el la mortintoj, kaj
jen li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al
vi. Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda ĝojo, kaj
kuris, por sciigi al liaj disĉiploj. Kaj jen Jesuo renkontis ilin,
dirante: Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj
adorkliniĝis al li. Tiam Jesuo diris al ili: Ne timu; iru, diru al miaj
fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.
|