Marko
|
Ĉapitro
1
|

|
La komenco de la evangelio de
Jesuo Kristo, Filo de Dio. Kiel estas skribite en la profeto Jesaja: Jen Mi
sendas Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo, Kaj li preparos vian
vojon; Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo,
Rektigu Liajn irejojn;
|

|
venis Johano, kiu baptis en la
dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj. Kaj eliris
al li la tuta Juduja distrikto, kaj ĉiuj Jerusalemanoj; kaj ili estis
baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn. Kaj Johano estis
vestita per kamelharaĵo kaj leda zono ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj
li manĝadis akridojn kaj sovaĝan mielon. Kaj li predikis, dirante:
Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj
mi ne estas inda, kliniĝinte, malligi. Mi vin baptis per akvo; sed li
vin baptos per la Sankta Spirito.
|

|
Kaj irante apud la Galilea Maro,
li vidis Simonon, kaj Andreon, fraton de Simon, ĵetantajn reton en la
maron; ĉar ili estis fiŝkaptistoj. Kaj Jesuo diris al ili: Venu
post mi, kaj mi igos vin fariĝi kaptistoj de homoj. Kaj ili tuj forlasis
la retojn, kaj sekvis lin. Kaj irinte iom antaŭen, li vidis Jakobon,
filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaŭ estis en la
ŝipeto, riparante la retojn. Kaj tuj li alvokis ilin; kaj ili lasis sian
patron Zebedeo en la ŝipeto kun la dungitoj, kaj foriris post li.
|

|
Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj
tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis. Kaj oni miris pro
lia instruado; ĉar li instruis kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne
kiel la skribistoj. Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj
li ekkriis, dirante: Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? ĉu vi
venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas: la Sanktulo de Dio. Kaj Jesuo
severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. Kaj la malpura spirito
konvulsiigis lin, kaj, laŭte kriinte, eliris el li. Kaj ĉiuj
miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante: Kio estas ĉi tio? jen
nova instruado! kun aŭtoritato li ordonas eĉ al la malpuraj spiritoj,
kaj ili obeas lin. Kaj tuj la famo pri li disvastiĝis ĉie en la
tutan ĉirkaŭaĵon de Galileo.
|

|
Kaj venis al li leprulo,
alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li: Se vi nur volas, vi povas min
purigi. Kaj kortuŝite, li etendis la manon kaj tuŝis lin, kaj diris
al li: Mi volas; estu purigita. Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li
fariĝis pura. Kaj severe avertinte lin, li tuj forsendis lin, kaj diris
al li: Zorgu, ke vi diru nenion al iu; sed iru, montru vin al la pastro, kaj
oferu pro via purigado tion, kion Moseo ordonis, por atesto al ili. Sed li
eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo
jam ne povis malkaŝe eniri en urbon, sed restis ekstere en dezertaj
lokoj; kaj oni venis al li el ĉie.
|
|