
|
Kaj kiam li revenis en
Kapernaumon post kelke da tagoj, oni sciiĝis, ke li estas en domo. Kaj
multaj kunvenis, tiel ke jam ne estis loko eĉ apud la pordo; kaj li
parolis al ili la vorton. Kaj oni venis, alportante al li paralizulon,
portatan de kvar homoj. Kaj ne povante alproksimiĝi al li pro la
homamaso, ili malkovris la tegmenton, kie li estis; kaj trafosinte ĝin,
ili mallevis la liton, sur kiu kuŝis la paralizulo. Kaj Jesuo, vidante
ilian fidon, diris al la paralizulo: Filo, viaj pekoj estas pardonitaj. Sed
estis iuj el la skribistoj tie, sidantaj kaj diskutantaj en siaj koroj: Kial
tiu tiel parolas? li blasfemas: kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola? Kaj
Jesuo, tuj eksciante en sia spirito, ke tiel ili diskutas en si, diris al
ili: Kial vi tion diskutas en viaj koroj? Kio estas pli facila: diri al la
paralizulo: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu, prenu
vian liton, kaj piediru? Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas
aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn--li diris al la paralizulo: Mi
diras al vi: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo. Kaj li
leviĝis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaŭ ĉiuj, tiel
ke ĉiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante: Neniam ni vidis ion tian.
|