
|
Kaj li venis en domon. Kaj
denove la homamaso kunvenis tiel, ke ili ne povis eĉ manĝi panon.
Kaj liaj amikoj, aŭdinte tion, eliris, por kapti lin, ĉar ili diris:
Li frenezas. Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris: Li havas
Baal- Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn. Kaj li
alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole: Kiel povas Satano elpeli Satanon?
Kaj se regno estas dividita kontraŭ si, tiu regno ne povas stari. Kaj se
domo estas dividita kontraŭ si, tiu domo ne povas stari. Kaj se Satano
ribelis kontraŭ si kaj estas dividita, li ne povas stari, sed havas
finon. Sed neniu povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn
posedaĵojn, se unue li ne ligos la fortulon, kaj poste li trarabos lian
domon. Vere mi diras al vi: Ĉiuj iliaj pekoj estos pardonitaj al la
filoj de homoj, kaj iliaj blasfemoj, per kiuj ajn ili blasfemos; sed iu, kiu
blasfemos kontraŭ la Sankta Spirito, eterne ne havos pardonon, sed estas
kulpa pri eterna peko; ĉar oni diris: Li havas malpuran spiriton.
|