
|
Kaj kiam li estis sola, tiuj,
kiuj alestis kune kun la dek du, demandis lin pri la paraboloj. Kaj li diris
al ili: Al vi estas donite scii la misteron de la regno de Dio; sed al tiuj,
kiuj estas ekstere, ĉio estas farata per paraboloj; por ke, vidante, ili
vidu, sed ne rimarku; kaj aŭdante, ili aŭdu, sed ne komprenu; por
ke neniam ili konvertiĝu kaj pardoniĝu. Kaj li diris al ili:
Ĉu vi ne scias ĉi tiun parabolon? kiel do vi povos kompreni
ĉiujn parabolojn? La semisto semas la vorton. Jen do tiuj, kiuj estas
apud la vojo, kie estas semata la vorto; kaj kiam ili aŭdis, tuj venas
Satano, kaj forprenas la vorton, en ili semitan. Kaj tiel same jen la semitaj
ĉe la ŝtonaj lokoj: ili aŭdas la vorton, kaj tuj kun ĝojo
akceptas ĝin; kaj ili ne havas en si radikon, sed restas nur portempe;
kiam do venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj ili
falpuŝiĝas. Kaj jen la semitaj ĉe la dornoj: tiuj, kiuj
aŭdis la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo
kaj la deziroj al aliaj aferoj, enirante, sufokas la vorton, kaj ĝi
fariĝas senfrukta. Kaj jen la semitaj ĉe la bona tero: tiuj, kiuj
aŭdas la vorton kaj akceptas ĝin, kaj donas frukton, jen
tridekoble, kaj jen sesdekoble, kaj jen centoble.
|