
|
Kaj ili venis trans la maron en
la landon de la Gerasenoj. Kaj kiam li elvenis el la ŝipeto, tuj lin
renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton, kiu havis
loĝejon en la tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin eĉ per kateno;
ĉar li ofte estis ĉirkaŭligita per katenoj kaj ĉenoj, kaj
la ĉenoj estis disŝiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj
neniu kapablis malsovaĝigi lin. Kaj ĉiam, nokte kaj tage, inter la
tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin tranĉis per ŝtonoj.
Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorkliniĝis al li; kaj
kriante per laŭta voĉo, li diris: Kio estas inter mi kaj vi, ho
Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin ĵurpetas per Dio, ke vi ne turmentu
min. Ĉar li diris al li: Eliru, ho malpura spirito, el la viro. Kaj li
demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante: Mia nomo estas
Legio, ĉar mi estas multaj. Kaj li multe petegis, ke li ne forsendu ilin
el la lando. Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj
paŝtiĝantaj. Kaj ili petegis lin, dirante: Sendu nin en la porkojn,
por ke ni eniru en ilin. Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la
malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren
de la krutaĵo en la maron, ĉirkaŭ du miloj, kaj sufokiĝis
en la maro. Kaj iliaj paŝtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la
urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis. Kaj ili venis al
Jesuo, kaj vidis la demonhavinton, kiu havis la legion, sidanta, vestita kaj
en sana prudento; kaj ili timis. Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere
tio okazis al la demonhavinto, kaj pri la porkoj. Kaj ili komencis petegi
lin, ke li foriru el iliaj limoj. Kaj kiam li eniris en la ŝipeton, la
demonhavinto petegis lin, ke li povu esti kun li. Kaj li ne permesis al li,
sed diris al li: Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili ĉion,
kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin. Kaj li foriris, kaj
komencis famigi en Dekapolis ĉion, kion faris Jesuo por li; kaj
ĉiuj miregis.
|