
|
Kaj la reĝo Herodo
aŭdis pri tio, ĉar lia nomo jam konatiĝis; kaj li diris:
Johano, la Baptisto, leviĝis el la mortintoj, kaj tial tiuj
potencaĵoj energias en li. Sed aliaj diris: Tiu estas Elija. Kaj aliaj
diris: Tiu estas profeto, kvazaŭ unu el la profetoj. Sed, tion
aŭdinte, Herodo diris: Johano, kiun mi senkapigis, leviĝis.
Ĉar Herodo mem jam sendis, kaj arestis Johanon, kaj ligis lin en
malliberejo pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo, ĉar li
estis edziĝinta kun ŝi. Ĉar Johano diris al Herodo: Ne decas,
ke vi havu la edzinon de via frato. Kaj Herodias klopodis kontraŭ li,
kaj deziris mortigi lin, kaj ne povis; ĉar Herodo timis Johanon,
sciante, ke li estas viro justa kaj sankta, kaj nepre gardis lin. Kaj
aŭskultante lin, li embarasiĝis, kaj aŭskultis lin volonte.
Kaj kiam venis oportuna tago, kiam Herodo pro sia naskotago faris
vespermanĝon al siaj nobeloj kaj milestroj kaj ĉefoj de Galileo,
eniris la filino de Herodias mem kaj dancis, kaj ŝi plaĉis al
Herodo kaj al liaj kunmanĝantoj; kaj la reĝo diris al la knabino:
Petu de mi, kion ajn vi volas, kaj mi tion donos al vi. Kaj li ĵuris al
ŝi: Kion ajn vi petos de mi, mi tion donos al vi, ĝis duono de mia
regno. Kaj elirinte, ŝi diris al sia patrino: Kion mi petu? Kaj tiu
diris: La kapon de Johano, la Baptisto. Kaj ŝi tuj eniris rapide al la
reĝo, kaj petis, dirante: Mi deziras, ke vi tuj donu al mi sur plado la
kapon de Johano, la Baptisto. Kaj la reĝo fariĝis tre malĝoja;
tamen pro siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ne volis rifuzi al
ŝi. Kaj tuj la reĝo elsendis soldaton el sia gardistaro, kaj
ordonis alporti lian kapon; kaj elirinte, tiu senkapigis lin en la
malliberejo, kaj alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la
knabino; kaj la knabino donis ĝin al sia patrino. Kaj kiam liaj
disĉiploj aŭdis, ili venis kaj forportis lian korpon, kaj metis
ĝin en tombon.
|