
|
Ĉar, forlasinte la ordonon
de Dio, vi tenas la tradicion de homoj. Kaj li diris al ili: Efektive vi
forrifuzas la ordonon de Dio, por observi vian tradicion. Ĉar Moseo
diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron
aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu. Sed vi diras: Se iu diros al sia
patro aŭ sia patrino: Korban, tio estas Oferdono, estu tio, per kio vi
povus profiti de mi, vi jam ne permesas al li fari ion por sia patro aŭ
sia patrino; vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi
transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras. Kaj denove alvokinte la
homamason, li diris al ili: Ĉiuj min aŭskultu kaj komprenu:
ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani; sed kio
eliras el homo, tio profanas la homon. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu
aŭdu. Kaj kiam li eniris en domon for de la homamaso, liaj
disĉiploj demandis lin pri la parabolo. Kaj li diris al ili: Ĉu vi
ankaŭ estas tiel sen kompreno? Ĉu vi ne konscias, ke ĉio,
eniranta de ekstere en homon, ne povas profani lin; ĉar ĝi eniras
ne en lian koron, sed en la ventron, kaj eliras en apartan lokon? Tion li
diris, indigante ĉiajn manĝaĵojn. Kaj li diris: Kio elvenas el
homo, tio profanas la homon. Ĉar de interne, el la koro de homoj, eliras
malvirtaj pensoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, mortigoj, adultoj,
avideco, malindaĵoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo,
aroganteco, malsaĝeco; ĉiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj
profanas la homon.
|