| Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library |
| Movado por la internacia lingvo esperanto Manifesto de Prago IntraText CT - Text |
Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de esperanto,
direktas ĉi tiun manifeston al ĉiuj registaroj, internaciaj organizoj
kaj homoj de bona volo, deklaras nian intencon firmvole plulabori por la celoj ĉi
tie esprimitaj, kaj invitas ĉiun unuopan organizaĵon kaj homon
aliĝi al nia strebado.
Lanĉita en 1887 kiel projekto de
helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan,
nuancoriĉan lingvon, esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi
homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de ĝiaj
parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj
lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj
metodoj de lingvo-instruado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni
konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.