| Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library |
| Movado por la internacia lingvo esperanto Manifesto de Prago IntraText CT - Text |
1. Demokratio
Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de aliaj,
ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas
fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, esperanto ne estas
perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda
komunikado.
Ni asertas, ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon
je Ĉrriuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia
komunikado.