| Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library |
| Movado por la internacia lingvo esperanto Manifesto de Prago IntraText CT - Text |
2. Transnacia edukado
Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple,
la lernejano, kiu studas la anglan, lernas pri la kulturo, geografio kaj
politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano, kiu
studas esperanton, lernas pri la mondo sen limoj, en kiu ĉiu lando
prezentiĝas kiel hejmo.
Ni asertas, ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al
difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado de transnacia edukado.