| Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library |
| Movado por la internacia lingvo esperanto Manifesto de Prago IntraText CT - Text |
3. Pedagogia efikeco
Nur malgranda procentaĵo el tiuj, kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras
ĝin. Plena posedo de esperanto eblas eĉ per memstudado. Diversaj
studoj raportis propedeŭtikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. Oni
ankaŭ rekomendas esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva
konsciigo de lernantoj.
Ni asertas, ke la malfacileco de la etnaj lingvoj ĉiam
prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua
lingvo. Ni estas movado
por efika lingvo-instruado.