| Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library |
| Movado por la internacia lingvo esperanto Manifesto de Prago IntraText CT - Text |
4. Plurlingveco
La esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj, kies
parolantoj estas senescepte du- aŭ plurlingvaj. Ĉiu komunumano
akceptis la taskon lerni almenaŭ unu fremdan lingvon ĝis parola
grado. Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj, kaj
ĝenerale al pli vasta persona horizonto.
Ni asertas, ke la anoj de ĉiuj lingvoj, grandaj kaj
malgrandaj, devus disponi pri reala ŝanco por alproprigi duan lingvon
ĝis alta komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu ŝanco.