| Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library |
| Movado por la internacia lingvo esperanto Manifesto de Prago IntraText CT - Text |
5. Lingvaj rajtoj
La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta
lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado ĉe granda parto de la
monda loĝantaro. En la esperanto-komunumo la anoj de lingvoj grandaj kaj
malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neŭtrala tereno, dank'
al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj
respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la
lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.
Ni asertas, ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj
subfosas la garantiojn esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de
egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj.