| Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library |
| Movado por la internacia lingvo esperanto Manifesto de Prago IntraText CT - Text |
7. Homa
emancipiĝo
Ĉiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon
komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala
komunikilo, esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa
emancipiĝo - projekto por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel
individuo en la homa komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj
lingva identeco, sed ne limigite de ili.
Ni asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble
starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa
emancipiĝo.
Prago, julio 1996