Psalmo 36
Al la ĥorestro. De David, sklavo de la
Eternulo.
|
1
|
La pekado de malpiulo parolas al
lia koro;
Antaŭ liaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.
|
|
2
|
Ĉar ĝi flatas al li en
liaj okuloj,
Ĝis lia pekado eltroviĝos kaj li malamiĝos.
|
|
3
|
La paroloj de lia buŝo
estas krimo kaj malvero;
Li ne volas kompreni, por fari bonon.
|
|
4
|
Krimon li pripensas sur sia
kuŝejo;
Li staras sur vojo ne bona;
Malbonon li ne abomenas.
|
|
5
|
Ho Eternulo, ĝis la
ĉielo atingas Via boneco,
Via vereco ĝis la nuboj.
|
|
6
|
Via justeco estas kiel la montoj
de Dio,
Viaj juĝoj estas granda abismo;
Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.
|
|
7
|
Kiel grandvalora estas Via
favoro, ho Dio!
Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj.
|
|
8
|
Ili satiĝas per la
riĉa havo de Via domo,
Kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas.
|
|
9
|
Ĉar ĉe Vi estas la fonto
de vivo,
Kaj en Via lumo ni vidas lumon.
|
|
10
|
Venigu Vian favoron sur tiujn,
kiuj Vin konas,
Kaj Vian bonecon sur la honestulojn.
|
|
11
|
Ne paŝu sur min piedo de
fiereco,
Kaj mano de malpiuloj ne renversu min.
|
|
12
|
Tie falu la farantoj de malbono;
Ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi.
|