Psalmo 37
De David.
|
1
|
Ne incitiĝu pro la
malvirtuloj;
Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste.
|
|
2
|
Ĉar simile al herbo ili
rapide dehakiĝas,
Kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas.
|
|
3
|
Fidu la Eternulon kaj faru
bonon;
Loĝu sur la tero kaj konservu honestecon.
|
|
4
|
Serĉu plezuron ĉe la
Eternulo,
Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.
|
|
5
|
Transdonu al la Eternulo vian
vojon kaj fidu Lin,
Kaj Li faros.
|
|
6
|
Kaj Li aperigos vian pravecon
kiel lumon,
Kaj vian justecon kiel tagmezon.
|
|
7
|
Silentu antaŭ la Eternulo
kaj esperu al Li;
Ne incitiĝu, kiam sukcesas homo,
Kiu plenumas malbonajn intencojn.
|
|
8
|
Detenu vin de kolero kaj forlasu
furiozon;
Ne incitiĝu, ke vi ne faru malbonon.
|
|
9
|
Ĉar malbonfarantoj
ekstermiĝos,
Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron.
|
|
10
|
Ankoraŭ malmulte da tempo
pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos;
Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.
|
|
11
|
Kaj la humiluloj heredos la
teron
Kaj ĝuos grandan pacon.
|
|
12
|
Malvirtulo malbonintencas kontraŭ
virtulo
Kaj frapas kontraŭ li per siaj dentoj.
|
|
13
|
Sed mia Sinjoro ridas pri li;
Ĉar Li vidas, ke venas lia tago.
|
|
14
|
Glavon nudigas la malvirtuloj
kaj streĉas sian pafarkon,
Por faligi mizerulon kaj malriĉulon kaj buĉi virtulon.
|
|
15
|
Ilia glavo trafos en ilian
koron,
Kaj iliaj pafarkoj rompiĝos.
|
|
16
|
Pli bona estas la malmulto, kiun
havas virtulo,
Ol la granda havo de multaj malpiuloj.
|
|
17
|
Ĉar la brakoj de malpiuloj
rompiĝas;
Sed la virtulojn la Eternulo subtenas.
|
|
18
|
La Eternulo scias la tagojn de
la virtuloj;
Kaj ilia havo restos eterne.
|
|
19
|
Ili ne estos hontigitaj en tempo
malbona,
Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.
|
|
20
|
Ĉar la malvirtuloj pereos,
Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj,
Ili malaperos kiel fumo.
|
|
21
|
Malpiulo prunteprenas kaj ne
pagas;
Sed piulo korfavoras kaj donas.
|
|
22
|
Ĉar Liaj benitoj heredos la
teron,
Kaj Liaj malbenitoj ekstermiĝos.
|
|
23
|
De la Eternulo fortikiĝas
la paŝoj de virta homo,
Kaj lia vojo plaĉas al Li.
|
|
24
|
Falante, li ne estos
forĵetita;
Ĉar la Eternulo subtenos lian manon.
|
|
25
|
Mi estis juna kaj mi
maljuniĝis,
Kaj mi ne vidis virtulon forlasita,
Nek liajn infanojn petantaj panon.
|
|
26
|
Ĉiutage li korfavoras kaj
pruntedonas,
Kaj liaj infanoj estos benitaj.
|
|
27
|
Forturniĝu de malbono kaj
faru bonon,
Kaj vi vivos eterne.
|
|
28
|
Ĉar la Eternulo amas
justecon,
Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn;
Ĉiam ili estos gardataj;
Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.
|
|
29
|
La virtuloj heredos la teron
Kaj loĝos sur ĝi eterne.
|
|
30
|
La buŝo de virtulo parolas
saĝon,
Kaj lia lango diras justecon.
|
|
31
|
La ordonoj de lia Dio estas en
lia koro;
Liaj paŝoj ne ŝanceliĝas.
|
|
32
|
Malvirtulo subrigardas virtulon
Kaj celas mortigi lin.
|
|
33
|
Sed la Eternulo ne lasos lin en
liaj manoj,
Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos juĝata.
|
|
34
|
Esperu al la Eternulo kaj tenu
vin je Lia vojo,
Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron;
Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.
|
|
35
|
Mi vidis malpiulon, kiu estis
spitema,
Kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo;
|
|
36
|
Sed apenaŭ mi preterpasis,
li jam ne ekzistis;
Mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla.
|
|
37
|
Konservu senkulpecon kaj celu
veron,
Ĉar estontecon havas homo pacema;
|
|
38
|
Sed la krimuloj ĉiuj estos
ekstermitaj;
La estonteco de la malpiuloj pereos.
|
|
39
|
La virtuloj havas helpon de la
Eternulo;
Li estas ilia forto en tempo de mizero.
|
|
40
|
Kaj la Eternulo ilin helpos kaj
savos;
Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin,
Ĉar ili fidas Lin.
|