Psalmo 38
Psalmo de David. Pro memoro.
|
1
|
Ho Eternulo, ne en Via kolero
min riproĉu,
Kaj ne en Via furiozo min punu.
|
|
2
|
Ĉar Viaj sagoj penetris en
min,
Kaj pezas sur mi Via mano.
|
|
3
|
Ekzistas neniu sana loko en mia
korpo pro Via kolero,
Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.
|
|
4
|
Ĉar miaj krimoj superas
mian kapon;
Kiel peza ŝarĝo, ili estas tro pezaj por mi.
|
|
5
|
Malbonodoras kaj pusas miaj
ulceroj
Pro mia malsaĝeco.
|
|
6
|
Mi kurbiĝis kaj
kliniĝis treege,
La tutan tagon mi iras malgaja.
|
|
7
|
Ĉar miaj internaĵoj
estas plenaj de brulumo,
Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo.
|
|
8
|
Mi tute senfortiĝis kaj
kadukiĝis,
Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro.
|
|
9
|
Mia Sinjoro, antaŭ Vi estas
ĉiuj miaj deziroj,
Kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi.
|
|
10
|
Mia koro tremegas, forlasis min
mia forto;
Kaj eĉ la lumo de miaj okuloj ne estas ĉe mi.
|
|
11
|
Miaj amikoj kaj kamaradoj
repaŝis pro mia pesto,
Kaj miaj proksimuloj stariĝis malproksime.
|
|
12
|
Kaj insidis kontraŭ mi
tiuj, kiuj celas mian vivon,
Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo,
Kaj malicojn ili pripensas ĉiutage.
|
|
13
|
Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne
aŭdas;
Kiel mutulo, kiu ne malfermas sian buŝon.
|
|
14
|
Mi estas kiel homo, kiu ne
aŭdas
Kaj kiu ne havas en sia buŝo reparolon.
|
|
15
|
Sed al Vi, ho Eternulo, mi
esperas;
Vi aŭskultos, mia Sinjoro, mia Dio.
|
|
16
|
Ĉar mi diris: Ili povus
ĝoji pri mi;
Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo ekŝanceliĝus.
|
|
17
|
Ĉar mi estas preta fali,
Kaj mia sufero estas ĉiam antaŭ mi.
|
|
18
|
Ĉar mi konfesas mian
kulpon;
Kaj min ĉagrenas mia peko.
|
|
19
|
Kaj la malamikoj de mia vivo
estas fortaj,
Kaj multaj estas miaj senkaŭzaj malamantoj.
|
|
20
|
Kaj tiuj, kiuj pagas al mi
malbonon por bono,
Atakas min pro tio, ke mi celas bonon.
|
|
21
|
Ne forlasu min, ho Eternulo;
Mia Dio, ne malproksimiĝu de mi.
|
|
22
|
Rapidu, por helpi min,
Mia Sinjoro, mia helpo!
|