Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Psalmaro

IntraText CT - Text

  • Psalmo 39
Previous - Next

Click here to hide the links to concordance

Psalmo 39
Al la ĥorestro Jedutun.

Psalmo de David.

1

Mi diris: Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango;
Mi bridos mian buŝon, kiam malpiulo staras kontraŭ mi.

2

Mi estis muta kaj silenta, mi silentis pri bono;
Kaj mia sufero estis mordanta.

3

Ekbrulis mia koro en mia interno,
En miaj pensoj ekflamis fajro,
Mi ekparolis per mia lango:

4

Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon,
Kaj kia estos la daŭro de miaj tagoj,
Por ke mi sciu, kiel neniiĝa mi estas.

5

Jen Vi donis al mi tagojn larĝajn kiel manplato,
Kaj la daŭro de mia vivo estas antaŭ Vi kiel nenio;
Absoluta vantaĵo estas ĉiu homo, kiel ajn forte li starus.    Sela.

6

Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas;
Li kolektas, kaj ne scias, kiu ĝin ricevos.

7

Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro?
Mia espero estas al Vi.

8

De ĉiuj miaj pekoj liberigu min,
Ne lasu min fariĝi mokindaĵo por sensaĝulo.

9

Mi mutiĝis, mi ne malfermos mian buŝon,
Ĉar Vi tion faris.

10

Deturnu de mi Vian frapon;
De Via batanta mano mi pereas.

11

Se Vi punas homon pro lia krimo,
Tiam lia beleco konsumiĝas kiel de tineoj.
Nur vantaĵo estas ĉiu homo.    Sela.

12

Aŭskultu mian preĝon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion;
Al miaj larmoj ne silentu;
Ĉar migranto mi estas ĉe Vi,
Enmigrinto, kiel ĉiuj miaj patroj.

13

Lasu min, ke mi vigliĝu,
Antaŭ ol mi foriros kaj ĉesos ekzisti.

 

 




Previous - Next

Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Best viewed with any browser at 800x600 or 768x1024 on Tablet PC
IntraText® (V89) - Some rights reserved by EuloTech SRL - 1996-2007. Content in this page is licensed under a Creative Commons License