Psalmo 40
Al la ĥorestro.
Psalmo de David.
|
1
|
Mi atende esperis al la Eternulo,
Kaj Li kliniĝis al mi kaj aŭskultis mian krion.
|
|
2
|
Kaj Li eltiris min el la pereiga
foso, el la ŝlima marĉo,
Kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn paŝojn.
|
|
3
|
Kaj Li metis en mian buŝon
novan kanton, laŭdon al nia Dio.
Multaj tion vidos kaj ektimos,
Kaj ili esperos al la Eternulo.
|
|
4
|
Feliĉa estas la homo, kiu
metis sian esperon sur la Eternulon
Kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.
|
|
5
|
Multon Vi faris, ho Eternulo,
mia Dio!
Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni.
Neniu egalas Vin.
Mi rakontos kaj parolos,
Sed ili estas super ĉiu kalkulo.
|
|
6
|
Oferojn kaj donacojn Vi ne
deziras;
La orelojn Vi malfermis al mi;
Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas.
|
|
7
|
Tiam mi diris: Jen mi venas;
En la skribrulaĵo estas skribite pri mi.
|
|
8
|
Plenumi Vian volon, mia Dio, mi
deziras,
Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.
|
|
9
|
Mi predikas justecon en granda
kunveno;
Jen mi ne fermas mian buŝon, ho Eternulo, Vi tion scias.
|
|
10
|
Vian justecon mi ne kaŝis
en mia koro,
Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis;
Mi ne kaŝis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaŭ la granda
kunveno.
|
|
11
|
Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian
favorkorecon antaŭ mi,
Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu.
|
|
12
|
Ĉar ĉirkaŭis min
suferoj sennombraj,
Atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi;
Ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj mia koro min
forlasis.
|
|
13
|
Volu, ho Eternulo, savi min;
Ho Eternulo, rapidu helpi min.
|
|
14
|
Hontiĝu kaj konfuziĝu
tiuj, kiuj volas pereigi mian animon;
Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
|
|
15
|
Teruritaj estu de sia honto
tiuj,
Kiuj diras al mi: Ha, ha!
|
|
16
|
Gaju kaj ĝoju pro Vi
ĉiuj Viaj serĉantoj;
La amantoj de Via helpo diru ĉiam:
Granda estas la Eternulo.
|
|
17
|
Kaj mi estas mizera kaj
malriĉa;
Mia Sinjoro pensu pri mi.
Vi estas mia helpo kaj mia savanto;
Ho mia Dio, ne malrapidu.
|