Psalmo 41
Al la ĥorestro.
Psalmo de David.
|
1
|
Feliĉa estas tiu, kiu
atentas senhavulon:
En tago de mizero savos lin la Eternulo.
|
|
2
|
La Eternulo lin gardos kaj
vivigos;
Li estos feliĉa sur la tero,
Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj.
|
|
3
|
La Eternulo fortigos lin sur la
lito de malsano;
Lian tutan kuŝejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano.
|
|
4
|
Mi diris: Ho Eternulo, kompatu
min;
Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.
|
|
5
|
Miaj malamikoj parolas malbonon
pri mi, dirante:
Kiam li mortos kaj lia nomo pereos?
|
|
6
|
Kaj se iu venas, por vidi min,
li parolas malsincere;
Lia koro serĉas malbonon;
Kaj, elirinte eksteren, li ĝin disparolas.
|
|
7
|
Mallaŭte parolas inter si
pri mi ĉiuj miaj malamikoj;
Ili pensas malbonon pri mi, dirante:
|
|
8
|
Afero pereiga atakis lin;
Kaj ĉar li kuŝiĝis, li jam ne plu leviĝos.
|
|
9
|
Eĉ mia konfidato, kiun mi
fidis, kiu manĝis mian panon,
Levis kontraŭ min la piedon.
|
|
10
|
Sed Vi, ho Eternulo, korfavoru
min kaj restarigu min,
Por ke mi povu repagi al ili.
|
|
11
|
Per tio mi scios, ke Vi favoras
min,
Se mia malamiko ne triumfos super mi.
|
|
12
|
Kaj min Vi subtenos pro mia
senkulpeco,
Kaj Vi starigos min antaŭ Via vizaĝo por ĉiam.
|
|
13
|
Glorata
estu la Eternulo, Dio de Izrael,
De eterne ĝis eterne.
Amen, kaj amen!
|