Psalmo 42
Al la ĥorestro. Instruo de la
Koraĥidoj.
|
1
|
Kiel cervo sopiras al fluanta
akvo,
Tiel mia animo sopiras al vi, ho Dio
|
|
2
|
Mia animo soifas Dion, la
vivantan Dion;
Kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio?
|
|
3
|
Miaj larmoj fariĝis mia
pano tage kaj nokte,
Ĉar oni diras al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?
|
|
4
|
Elverŝiĝas mia animo,
kiam mi rememoras,
Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis ĝin en la domon de
Dio,
Ĉe laŭta kantado kaj glorado de festanta amaso.
|
|
5
|
Kial vi malĝojas, ho mia
animo?
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio;
Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.
|
|
6
|
Malĝojas en mi mia animo;
Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj ĥermon,
Sur la monto Micar.
|
|
7
|
Abismo resonas al abismo per la
bruo de Viaj falakvoj;
Ĉiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.
|
|
8
|
En la tago la Eternulo aperigas
al mi Sian bonecon,
Kaj en la nokto mi havas kanton al Li,
Preĝon al la Dio de mia vivo.
|
|
9
|
Mi diras al Dio, mia Roko: Kial
Vi min forgesis?
Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko?
|
|
10
|
Kvazaŭ dispremante miajn
ostojn, mokas min miaj malamikoj,
Dirante al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?
|
|
11
|
Kial vi malĝojas, ho mia
animo?
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio;
Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.
|