Psalmo 44
Al la ĥorestro. Instruo de la
Koraĥidoj.
|
1
|
Ho Dio, per niaj oreloj ni
aŭdis, niaj patroj rakontis al ni,
Kion Vi faris en iliaj tagoj, en tempo antikva.
|
|
2
|
Vi per Via mano forpelis
popolojn, kaj ilin Vi enloĝigis;
Popolojn Vi pereigis, kaj ilin Vi vastigis.
|
|
3
|
Ĉar ne per sia glavo ili
akiris la teron,
Kaj ne ilia brako helpis ilin;
Sed nur Via dekstra mano kaj Via brako kaj la lumo de Via vizaĝo,
Ĉar Vi ilin favoris.
|
|
4
|
Vi estas mia Reĝo, ho Dio;
Disponu helpon al Jakob.
|
|
5
|
Per Vi ni disbatos niajn
malamikojn;
Per Via nomo ni piedpremos niajn kontraŭbatalantojn.
|
|
6
|
Ĉar ne mian pafarkon mi
fidas,
Mia glavo min ne helpos.
|
|
7
|
Sed Vi helpas nin kontraŭ
niaj malamikoj,
Kaj niajn malamantojn Vi kovras per honto.
|
|
8
|
Dion ni gloros ĉiutage,
Kaj Vian nomon ni dankos eterne. Sela.
|
|
9
|
Tamen Vi nin forlasis kaj
hontigis,
Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.
|
|
10
|
Vi devigas nin forkuri de nia
malamiko,
Ke niaj malamantoj nin prirabu;
|
|
11
|
Vi fordonas nin por
formanĝo, kiel ŝafojn,
Kaj inter la popolojn Vi disĵetis nin;
|
|
12
|
Vi vendis Vian popolon por
nenio,
Kaj prenis por ili nenian prezon;
|
|
13
|
Vi faris nin malestimataĵo
por niaj najbaroj,
Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj;
|
|
14
|
Vi faris nin instrua ekzemplo
por la popoloj,
Ke la nacioj balancas pri ni la kapon.
|
|
15
|
Ĉiutage mia malhonoro estas
antaŭ mi,
Kaj honto kovras mian vizaĝon,
|
|
16
|
Pro la voĉo de mokanto kaj
insultanto,
Antaŭ la vizaĝo de malamiko kaj venĝanto.
|
|
17
|
Ĉio tio trafis nin, sed ni
Vin ne forgesis,
Kaj ni ne perfidiĝis al Via interligo.
|
|
18
|
Ne retiriĝis nia koro,
Kaj niaj paŝoj ne deflankiĝis de Via vojo.
|
|
19
|
Kiam Vi batis nin sur loko de
ŝakaloj
Kaj kovris nin per ombro de morto,
|
|
20
|
Tiam se ni forgesus la nomon de
nia Dio
Kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio:
|
|
21
|
Ĉu Dio tion ne trovus?
Li ja scias la sekretojn de la koro.
|
|
22
|
Pro Vi ni ja estas mortigataj
ĉiutage;
Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.
|
|
23
|
Leviĝu, kial Vi dormas, mia
Sinjoro?
Vekiĝu, ne forpuŝu por ĉiam.
|
|
24
|
Kial Vi kaŝas Vian
vizaĝon,
Forgesas nian mizeron kaj nian suferon?
|
|
25
|
Nia animo estas ja ĵetita
en la polvon;
Nia korpo kliniĝis al la tero.
|
|
26
|
Leviĝu; helpu kaj savu nin
pro Via boneco.
|