Psalmo 45
Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj.
Instrua ama kanto de la
Koraĥidoj.
|
1
|
Mia koro pleniĝis per bona
temo;
Mi kantos pri reĝo;
Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.
|
|
2
|
Vi estas la plej bela el la
homidoj;
Ĉarmo estas sur viaj lipoj;
Tial Dio benis vin por ĉiam.
|
|
3
|
Zonu vian lumbon per glavo,
Vi, forta per via majesteco kaj beleco.
|
|
4
|
Kaj en via beleco prosperu,
forrajdu por la vero,
Por justeco al la humiluloj;
Kaj via dekstra mano montros miraklojn.
|
|
5
|
Viaj sagoj estas akraj;
Kaj, faligante antaŭ vi la popolojn,
Ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo.
|
|
6
|
Via trono estas Dia trono por
ĉiam kaj eterne;
La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.
|
|
7
|
Vi amas virton kaj malamas
malvirton;
Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn kamaradojn.
|
|
8
|
De mirho, aloo, kaj kasio odoras
ĉiuj viaj vestoj;
En palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.
|
|
9
|
Reĝidinoj estas inter viaj
karulinoj;
Ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro.
|
|
10
|
Aŭdu, filino, rigardu, kaj
klinu vian orelon,
Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;
|
|
11
|
Kaj kiam la reĝo deziros
vian belecon,
Ĉar li estas via sinjoro, tiam vi kliniĝu antaŭ li.
|
|
12
|
Kaj la filino de Tiro venos al
vi kun donacoj;
Petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.
|
|
13
|
En sia plena ornamo estas
interne la reĝidino;
El ora teksaĵo estas ŝia vesto.
|
|
14
|
En broditaj vestoj ŝi estas
kondukata al la reĝo;
Post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, ŝiaj koleginoj.
|
|
15
|
Ili estas kondukataj kun
ĝojo kaj kantoj;
Ili eniras en la palacon de la reĝo.
|
|
16
|
Anstataŭ viaj patroj estos
viaj filoj;
Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.
|
|
17
|
Mi memorigos vian nomon de
generacio al generacio;
Tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne.
|