Psalmo 49
Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj.
Psalmo.
|
1
|
Aŭskultu ĉi tion,
ĉiuj popoloj;
Atentu, ĉiuj loĝantoj de la mondo,
|
|
2
|
Kaj altrangulo kaj
malaltrangulo,
Riĉulo kaj malriĉulo kune.
|
|
3
|
Mia buŝo diros
saĝaĵon,
Kaj la penso de mia koro prudentaĵon.
|
|
4
|
Mi klinos mian orelon al
sentenco;
Sur harpo mi esprimos mian enigmon.
|
|
5
|
Kial mi devus timi en tagoj de
malbono,
Kiam min ĉirkaŭas la malboneco de miaj persekutantoj,
|
|
6
|
Kiuj fidas sian potencon
Kaj fanfaronas per sia granda riĉeco?
|
|
7
|
Fraton tute ne liberigos homo,
Nek donos al Dio elaĉeton por li
|
|
8
|
(Multekosta estus la
elaĉeto de ilia animo,
Kaj neniam tio estos),
|
|
9
|
Ke li restu viva eterne,
Ke li ne vidu la tombon.
|
|
10
|
Oni ja vidas, ke saĝuloj
mortas,
Kaj ankaŭ malsaĝulo kaj sensciulo pereas
Kaj lasas al aliaj sian havon.
|
|
11
|
Ilia deziro estas, ke iliaj
domoj ekzistu por ĉiam,
Kaj iliaj loĝejoj de generacio al generacio;
Ili nomas siajn bienojn laŭ siaj nomoj.
|
|
12
|
Sed homo ne restas longe en
honoro;
Li egaliĝas al bruto buĉota.
|
|
13
|
Tia estas ilia vojo, ilia
espero,
Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela.
|
|
14
|
Kiel ŝafoj ili estos
metataj en ŝeolon;
La morto ilin paŝtos;
Kaj matene virtuloj ilin ekposedos,
Kaj ilia bildo pereos en ŝeol, perdinte loĝejon.
|
|
15
|
Sed Dio liberigos mian animon el
la mano de ŝeol,
Ĉar Li prenos min.
|
|
16
|
Ne timu, kiam homo
riĉiĝas,
Kiam grandiĝas la gloro de lia domo.
|
|
17
|
Ĉar mortante li nenion
prenos;
Ne iros post li malsupren lia honoro.
|
|
18
|
Ĉar kvankam li ĝuigas
sian animon dum sia vivado,
Kaj oni vin laŭdas por tio, ke vi faras al vi bone,
|
|
19
|
Tamen li iros al la generacio de
siaj patroj,
Kiuj neniam vidos lumon.
|
|
20
|
Homo, kiu estas en honoro, sed
ne havas prudenton,
Estas egala al bruto buĉota.
|