Psalmo 50
Psalmo de Asaf.
|
1
|
Dio de la dioj, la Eternulo,
ekparolis,
Kaj vokis la teron de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro.
|
|
2
|
El Cion, la perfektaĵo de
beleco,
Dio ekbrilis.
|
|
3
|
Nia Dio venas kaj ne silentas;
Fajro ekstermanta estas antaŭ Li,
Ĉirkaŭ Li estas granda ventego.
|
|
4
|
Li vokas la ĉielon supre
kaj la teron,
Por juĝi Sian popolon:
|
|
5
|
Kolektu al Mi Miajn fidelulojn,
Kiuj faris kun Mi interligon ĉe oferdono.
|
|
6
|
Kaj la ĉielo proklamis Lian
justecon,
Ĉar Dio estas tiu juĝanto. Sela.
|
|
7
|
Aŭskultu, ho Mia popolo,
kaj Mi parolos;
Ho Izrael, Mi atestos pri vi;
Mi estas Dio, via Dio.
|
|
8
|
Ne pro viaj oferdonoj Mi vin
riproĉos,
Ĉar viaj bruloferoj estas ĉiam antaŭ Mi.
|
|
9
|
Mi ne prenos el via domo
bovidon,
Nek el viaj kortoj kaprojn:
|
|
10
|
Ĉar al Mi apartenas
ĉiuj bestoj en la arbaroj,
Miloj da brutoj sur la montoj;
|
|
11
|
Mi konas ĉiujn birdojn sur
la montoj,
Kaj ĉiuj bestoj de la kampoj estas antaŭ Mi.
|
|
12
|
Se Mi fariĝus malsata, Mi
ne dirus al vi,
Ĉar al Mi apartenas la mondo, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
|
|
13
|
Ĉu Mi manĝas viandon
de bovoj,
Kaj ĉu Mi trinkas sangon de kaproj?
|
|
14
|
Oferdonu al Dio dankon,
Kaj plenumu antaŭ la Plejaltulo viajn promesojn.
|
|
15
|
Voku Min en la tago de mizero;
Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.
|
|
16
|
Sed al la malpiulo Dio diris:
Por kio vi parolas pri Miaj leĝoj
Kaj portas Mian interligon en via buŝo,
|
|
17
|
Dum vi malamas moralinstruon
Kaj ĵetas Miajn vortojn malantaŭen de vi?
|
|
18
|
Kiam vi vidas ŝteliston, vi
aliĝas al li,
Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;
|
|
19
|
Vian buŝon vi uzas por
malbono,
Kaj via lango plektas falsaĵon;
|
|
20
|
Vi sidas kaj parolas
kontraŭ via frato,
Pri la filo de via patrino vi kalumnias.
|
|
21
|
Tion vi faris, kaj Mi silentis;
Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi.
Mi punos vin, kaj Mi metos ĉion antaŭ viajn okulojn.
|
|
22
|
Komprenu ĉi tion, vi, kiuj
forgesas Dion;
Alie Mi disŝiros, kaj neniu savos.
|
|
23
|
Kiu oferdonas dankon, tiu Min
honoras;
Kaj kiu estas singarda en la vojo,
Al tiu Mi aperigos Dian helpon.
|