Psalmo 51
Al la ĥorestro.
Psalmo de David, kiam venis al
li la profeto
Natan post lia aliĝo al Bat-ŝeba.
|
1
|
Korfavoru min, ho Dio, laŭ
Via boneco;
Laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.
|
|
2
|
Lavu min tute pure de mia krimo,
Kaj purigu min de mia peko.
|
|
3
|
Ĉar miajn kulpojn mi
konsciadas;
Kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi.
|
|
4
|
Antaŭ Vi sola mi pekis,
Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaŭ Viaj okuloj;
Tial Vi estas justa en Via vorto
Kaj pura en Via juĝo.
|
|
5
|
Mi estas ja naskita en krimo;
Kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino.
|
|
6
|
Vi amas ja veron en la koro,
Kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon.
|
|
7
|
Senpekigu min per hisopo, kaj mi
fariĝos pura;
Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo.
|
|
8
|
Aŭdigu al mi ĝojon kaj
gajecon,
Kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis.
|
|
9
|
Kaŝu Vian vizaĝon de
miaj pekoj,
Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku.
|
|
10
|
Koron puran kreu al mi, ho Dio,
Kaj spiriton fidelan novigu en mi.
|
|
11
|
Ne forpuŝu min de Via
vizaĝo,
Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.
|
|
12
|
Redonu al mi la ĝojon de
Via helpo;
Kaj spirito bonfara fortikigu min.
|
|
13
|
Mi instruos al la krimuloj Vian
vojon;
Kaj pekuloj revenos al Vi.
|
|
14
|
Liberigu min de sango, ho Dio,
Dio de mia savo;
Mia lango kantos Vian justecon.
|
|
15
|
Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn
lipojn;
Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.
|
|
16
|
Ĉar Vi ne deziras
oferdonon, alie mi ĝin donus;
Brulofero ne plaĉas al Vi.
|
|
17
|
Oferdonoj al Dio estas spirito
suferanta;
Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas.
|
|
18
|
Bonfaru al Cion laŭ Via
favoro,
Konstruu la murojn de Jerusalem;
|
|
19
|
Tiam plaĉos al Vi oferdonoj
de pieco, brulofero kaj plenofero;
Tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.
|