Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Psalmaro

IntraText CT - Text

  • Psalmo 52
Previous - Next

Click here to hide the links to concordance

Psalmo 52
Al la ĥorestro. Instruo de David, kiam venis Doeg, la Edomido,
kaj raportis al Saul, kaj diris al li: David venis en la domon de
Aĥimeleĥ.

1

Kial vi fanfaronas pro malbono, ho tirano?
La boneco de Dio estas ĉiama.

2

Pereon intencas via lango,
Kiel akrigita razilo ĝi tranĉas malicon.

3

Vi pli amas malbonon, ol bonon;
Pli mensogi, ol diri veron.    Sela.

4

Vi amas ĉian parolon pereigan,
Parolon malican.

5

Tial Dio pereigos vin por ĉiam,
Elŝiros vin el via tendo,
Kaj elĵetos vin el la lando de la vivantoj.    Sela.

6

Kaj virtuloj vidos kaj ektimos,
Kaj pri li ili ridos, dirante:

7

Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton,
Sed fidis sian grandan riĉecon,
Sentis sin forta per sia malbonpovado.

8

Kaj mi, kiel verda olivarbo en la domo de Dio,
Fidas la bonecon de Dio ĉiam kaj eterne.

9

Mi dankos Vin eterne por tio, kion Vi faris,
Kaj mi esperos al Via nomo, ĉar Vi estas bona por Viaj fideluloj.

 

 




Previous - Next

Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Best viewed with any browser at 800x600 or 768x1024 on Tablet PC
IntraText® (V89) - Some rights reserved by EuloTech SRL - 1996-2007. Content in this page is licensed under a Creative Commons License