Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Psalmaro

IntraText CT - Text

  • Psalmo 53
Previous - Next

Click here to hide the links to concordance

Psalmo 53
Al la ĥorestro. Por maĥalato. Instruo de David.

1

La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas.
Ili sentaŭgiĝis, kaj abomeniĝis en la malvirto;
Ekzistas neniu, kiu faras bonon.

2

Dio el la ĉielo ekrigardis la homidojn,
Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.

3

Ĉiu devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis;
Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas unu.

4

Ĉu ne prudentiĝos tiuj, kiuj faras malbonon,
Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon,
Kaj kiuj ne vokas al Dio?

5

Tie ili forte ektimis, kie timindaĵo ne ekzistis;
Ĉar Dio disĵetis la ostojn de tiuj, kiuj vin sieĝas;
Vi hontigis ilin, ĉar Dio ilin forpuŝis.

6

Ho, ke venu el Cion savo al Izrael!
Kiam Dio revenigos Sian forkaptitan popolon,
Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.

 

 




Previous - Next

Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Best viewed with any browser at 800x600 or 768x1024 on Tablet PC
IntraText® (V89) - Some rights reserved by EuloTech SRL - 1996-2007. Content in this page is licensed under a Creative Commons License