Psalmo 55
Al la ĥorestro. Por kordaj
instrumentoj. Instruo de David.
|
1
|
Aŭskultu, ho Dio, mian
preĝon,
Kaj ne kaŝu Vin de mia petego.
|
|
2
|
Atentu min, kaj respondu al mi;
Mi ĝemas en mia malĝojo, kaj mi ploregas,
|
|
3
|
Pro la kriado de la malamiko,
Pro la premado de la malbonulo,
Ĉar ili preparas kontraŭ mi malicon
Kaj kolere min malamas.
|
|
4
|
Mia koro tremas en mi;
Kaj teruroj de morto min atakis;
|
|
5
|
Timo kaj tremo venis sur min,
Kaj konsternego min kovris.
|
|
6
|
Kaj mi diris: Ho, se mi havus
flugilojn de kolombo!
Mi forflugus kaj mi ie ekloĝus;
|
|
7
|
Malproksimen mi foriĝus,
Mi ekloĝus en dezerto. Sela.
|
|
8
|
Mi rapidus al rifuĝejo
For de ventego kaj fulmotondro.
|
|
9
|
Pereigu, ho mia Sinjoro, disigu
ilian langon;
Ĉar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo.
|
|
10
|
Tage kaj nokte ili
ĉirkaŭas ĝiajn murojn;
Kaj malbonfaroj estas interne de ĝi;
|
|
11
|
Pereigemo estas interne de
ĝi,
Kaj trompo kaj falso ne forlasas ĝian straton.
|
|
12
|
Ne malamiko min ja insultas--mi
tion tolerus;
Ne mia malamanto tenas sin grande kontraŭ mi--mi kaŝus min de li;
|
|
13
|
Sed vi, kiu estas tia sama homo,
kiel mi,
Mia amiko, mia kamarado,
|
|
14
|
Vi, kun kiu ni kune intime
paroladis,
Iradis en la domon de Dio en la homamaso.
|
|
15
|
La morto ilin kaptu,
Ili iru vivaj en ŝeolon;
Ĉar malbonagado estas en iliaj loĝejoj, en ilia mezo.
|
|
16
|
Mi vokas al Dio,
Kaj la Eternulo min savos.
|
|
17
|
Vespere kaj matene kaj tagmeze
mi plendas kaj ĝemas;
Kaj Li aŭskultas mian voĉon.
|
|
18
|
Li liberigis pace mian animon de
atako kontraŭ mi,
Kiam ili grandanombre estis kontraŭ mi.
|
|
19
|
Dio aŭskultos, kaj Li
humiligos ilin,
La vivanto de eterne; Sela.
Ĉar ili ne ŝanĝiĝas
Kaj ili ne timas Dion.
|
|
20
|
Li metis sian manon sur siajn
amikojn,
Li rompis sian interligon;
|
|
21
|
Pli glata ol butero estas lia
buŝo,
Sed milito estas en lia koro;
Liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo,
Sed ili estas nudigitaj glavoj.
|
|
22
|
Metu vian ŝarĝon sur
la Eternulon,
Kaj Li vin subtenos;
Neniam Li lasos fali piulon.
|
|
23
|
Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin
en la foson de pereo;
La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj;
Sed mi fidas Vin.
|