Psalmo 57
Al la ĥorestro. Por
Al-taŝĥet. Verko de David, kiam li
forkuris de Saul en la kavernon.
|
1
|
Korfavoru min, ho Dio, korfavoru
min;
Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo,
Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas,
Ĝis pasos la mizeroj.
|
|
2
|
Mi vokas al Dio Plejalta,
Al Dio, kiu decidas pri mi.
|
|
3
|
Li sendu el la ĉielo kaj
helpu min,
Li, kiu hontigas miajn persekutanton; Sela.
Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.
|
|
4
|
Mia animo estas inter leonoj;
Mi kuŝas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj,
Kaj kies lango estas akra glavo.
|
|
5
|
Altiĝu super la ĉielo,
ho Dio;
Via gloro estu super la tuta tero.
|
|
6
|
Reton ili metis antaŭ miaj
piedoj;
Ili premis mian animon;
Ili fosis antaŭ mi foson,
Sed ili mem falis en ĝin. Sela.
|
|
7
|
Fortika estas mia koro, ho Dio,
fortika estas mia koro;
Mi kantos kaj gloros.
|
|
8
|
Vekiĝu, mia honoro,
vekiĝu, psaltero kaj harpo;
Mi vekos la matenan ĉielruĝon.
|
|
9
|
Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro,
inter la popoloj;
Mi prikantos Vin inter la gentoj.
|
|
10
|
Ĉar granda ĝis la
ĉielo estas Via boneco,
Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.
|
|
11
|
Altiĝu super la ĉielo,
ho Dio;
Via gloro estu super la tuta tero.
|