Psalmo 59
Al la ĥorestro. Por
Al-taŝĥet. Verko de David, kiam Saul
sendis, ke oni gardu la domon, por lin mortigi.
|
1
|
Savu min de miaj malamikoj, mia
Dio;
Defendu min kontraŭ tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ mi.
|
|
2
|
Savu min de la krimuloj,
Kaj kontraŭ la sangaviduloj helpu min.
|
|
3
|
Ĉar jen ili embuskas
kontraŭ mia animo,
Fortuloj kolektiĝas kontraŭ mi,
Ne por mia krimo kaj ne por mia peko, ho Eternulo.
|
|
4
|
Sen kulpo de mia flanko ili
kunkuras kaj armiĝas;
Rapidu renkonte al mi, kaj rigardu.
|
|
5
|
Vi, ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio
de Izrael,
Vekiĝu, por punviziti ĉiujn popolojn;
Ne indulgu ĉiujn krimajn malbonfarantojn. Sela.
|
|
6
|
Ili revenas vespere, bojas kiel
hundoj,
Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.
|
|
7
|
Jen ili parolaĉas per siaj
buŝoj;
Glavoj estas sur iliaj lipoj; ĉar kiu, ili diras, aŭdas?
|
|
8
|
Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri
ili;
Vi mokos ĉiujn popolojn.
|
|
9
|
Ho mia forto, al Vi mi min
turnas;
Ĉar Dio estas mia rifuĝo.
|
|
10
|
Mia bona Dio rapidos al mi;
Dio vidigos al mi venĝon sur miaj malamikoj.
|
|
11
|
Ne mortigu ilin, por ke ne
forgesu mia popolo;
Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin,
Ho Sinjoro, nia ŝildo.
|
|
12
|
La parolo de iliaj lipoj estas
peko de iliaj buŝoj;
Ili kaptiĝu per sia malhumileco,
Ĉar ili parolas nur pri ĵurrompo kaj mensogo.
|
|
13
|
Ekstermu ilin en kolerego,
ekstermu, ke ili ne plu ekzistu;
Kaj ili eksciu, ke Dio regas ĉe Jakob,
Ĝis la limoj de la mondo. Sela.
|
|
14
|
Ili revenas vespere, bojas kiel
hundoj,
Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.
|
|
15
|
Ili vagas pro manĝo,
Kaj sen satiĝo pasigas la nokton.
|
|
16
|
Sed mi kantos Vian forton,
Kaj matene mi gloros Vian bonecon;
Ĉar Vi estis por mi defendo kaj rifuĝo
En la tago de mia malfeliĉo.
|
|
17
|
Ho mia forto, al Vi mi kantos;
Ĉar Dio estas mia defendo, la Dio de mia favoro.
|