Psalmo 65
Al la ĥorestro.
Psalmo de David. Kanto.
|
1
|
Vin oni fidas kaj gloras, ho
Dio, en Cion;
Kaj al Vi oni plenumas promesojn.
|
|
2
|
Al Vi, kiu aŭskultas
preĝon,
Venas ĉiu karno.
|
|
3
|
Krimaĵoj min premas;
Niajn pekojn Vi pardonos.
|
|
4
|
Feliĉa estas tiu, kiun Vi
elektas kaj alproksimigas al Vi,
Ke li loĝu en Viaj kortoj.
Ni satiĝu per la bonaĵoj de Via domo,
De Via sankta templo.
|
|
5
|
Per timindaĵoj Vi respondas
al ni en justeco,
Ho Dio de nia savo,
Espero de ĉiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj,
|
|
6
|
Vi, kiu fortigas montojn per Sia
forto,
Kiu estas zonita per potenco,
|
|
7
|
Kiu kvietigas la bruadon de
maroj, la bruadon de iliaj ondoj,
Kaj la tumulton de popoloj.
|
|
8
|
Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la
loĝantoj de la limoj;
La lokojn de la sunleviĝo kaj sunsubiro Vi ĝojigas.
|
|
9
|
Vi memoras pri la tero,
Kaj Vi donas al ĝi akvon, kaj Vi forte ĝin riĉigas;
La torento de Dio estas plena de akvo;
Vi pretigas ĝian panon, ĉar tiel Vi ĝin aranĝis.
|
|
10
|
Vi donas trinkon al ĝiaj
sulkoj,
Vi ebenigas ĝiajn bulojn;
Per pluvego Vi ĝin moligas,
Vi benas ĝiajn kreskaĵojn.
|
|
11
|
Vi kronas la jaron per Via bono;
Kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso.
|
|
12
|
La stepoj de dezerto
grasiĝas,
Kaj la montetoj zoniĝas per ĝojo.
|
|
13
|
La herbejoj kovriĝas per
brutaroj,
Kaj la kampoj vestiĝas per greno;
Ili ĝojas kaj kantas.
|