Psalmo 66
Al la ĥorestro. Kanto-
Psalmo.
|
1
|
ĝoje kriu al Dio tuta la
tero.
|
|
2
|
Muziku la gloron de Lia nomo,
Faru honoron al Lia gloro.
|
|
3
|
Diru al Dio: Kiel timindaj estas
Viaj faroj!
Pro Via granda forto kaŝiĝas antaŭ Vi Viaj malamikoj.
|
|
4
|
La tuta tero kliniĝas
antaŭ Vi kaj kantas al Vi,
Kantas Vian nomon. Sela.
|
|
5
|
Venu, kaj rigardu la farojn de
Dio,
Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.
|
|
6
|
Li faris el maro sekan teron;
Riveron oni transpaŝis piede;
Tie ni ĝojis pro Li.
|
|
7
|
Li regas per Sia potenco eterne;
Liaj okuloj rigardas la popolojn;
La ribelantoj ne leviĝu. Sela.
|
|
8
|
Laŭdu, ho popoloj, nian
Dion,
Kaj laŭte aŭdigu Lian gloron.
|
|
9
|
Li donis vivon al nia animo,
Kaj ne lasis falŝanceliĝi nian piedon.
|
|
10
|
Ĉar Vi esploris nin, ho
Dio;
Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton.
|
|
11
|
Vi enirigis nin en kaptilon,
Vi metis ŝarĝon sur niajn lumbojn;
|
|
12
|
Vi rajdigis homojn sur niaj
kapoj;
Ni trapasis fajron kaj akvon,
Sed Vi elirigis nin en bonstaton.
|
|
13
|
Mi eniros en Vian domon kun
bruloferoj;
Mi plenumos al Vi miajn promesojn,
|
|
14
|
Kiujn eligis miaj lipoj kaj
elparolis mia buŝo,
Kiam mi estis en premo.
|
|
15
|
Grasajn bruloferojn mi alportos
al Vi kun fumo de virŝafoj;
Mi oferos bovidojn kaj kaprojn. Sela.
|
|
16
|
Venu, aŭskultu, ĉiuj,
kiuj timas Dion;
Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.
|
|
17
|
Al Li mi vokis per mia
buŝo,
Kaj Lia glorado estis sub mia lango.
|
|
18
|
Se mi vidus maljustaĵon en
mia koro,
Mia Sinjoro min ne aŭskultus;
|
|
19
|
Sed Dio aŭskultis,
Li atentis la voĉon de mia preĝo.
|
|
20
|
Glorata estu Dio,
Kiu ne forpuŝis mian preĝon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.
|