Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Psalmaro

IntraText CT - Text

  • Psalmo 67
Previous - Next

Click here to hide the links to concordance

Psalmo 67
Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj.

Psalmo-kanto.

1

Dio nin korfavoru kaj benu;
Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon.    Sela.

2

Oni ekkonu sur la tero Vian vojon,
En ĉiuj popoloj Vian savon.

3

Danku Vin popoloj, ho Dio,
Danku Vin ĉiuj popoloj.

4

ĝoju kaj kantu gentoj,
Ĉar Vi juĝas popolojn juste,
Kaj gentojn sur la tero Vi regas.    Sela.

5

Danku Vin popoloj, ho Dio,
Danku Vin ĉiuj popoloj.

6

La tero donis sian frukton;
Benos nin Dio, nia Dio.

7

Benos nin Dio;
Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.

 

 




Previous - Next

Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Best viewed with any browser at 800x600 or 768x1024 on Tablet PC
IntraText® (V89) - Some rights reserved by EuloTech SRL - 1996-2007. Content in this page is licensed under a Creative Commons License