Psalmo 68
Al la ĥorestro. De David.
Psalmo-kanto.
|
1
|
Leviĝu Dio,
disĵetiĝu Liaj malamikoj,
Kaj forkuru Liaj malamantoj for de Li.
|
|
2
|
Kiel dispeliĝas fumo, tiel
Vi ilin dispelu;
Kiel vakso fandiĝas de fajro, tiel pereu la malvirtuloj antaŭ Dio.
|
|
3
|
Sed la virtuloj ĝojos,
gajos antaŭ Dio,
Kaj triumfos ĝojege.
|
|
4
|
Kantu al Dio, muziku al Lia
nomo,
Gloru la veturantan sur la nuboj;
Lia nomo estas JAH; ĝoju antaŭ Li.
|
|
5
|
Patro de la orfoj kaj
juĝanto de la vidvinoj
Estas Dio en Sia sankta loĝejo.
|
|
6
|
Dio donas domon al soluloj,
Elirigas malliberulojn en liberecon;
Nur la ribeluloj restas en dezerto.
|
|
7
|
Ho Dio, kiam Vi iris antaŭ
Via popolo,
Kiam Vi paŝis en la dezerto, Sela.
|
|
8
|
La tero tremis kaj la ĉielo
fandiĝis de la vizaĝo de Dio,
Tiu Sinaj tremis de la vizaĝo de Dio, Dio de Izrael.
|
|
9
|
Bonfaran pluvon Vi verŝis,
ho Dio, sur Vian heredon,
Kaj kiam ĝi perdis la fortojn, Vi ĝin vigligis.
|
|
10
|
Via gento ekloĝis tie;
Vi pretigis per Via boneco ĉion por la malriĉulo, ho Dio.
|
|
11
|
Mia Sinjoro elparolas vorton;
Kaj grandega estas la nombro de la anoncantinoj.
|
|
12
|
Reĝoj de armeoj forkuras,
forkuras;
Kaj la hejmesidantino dividas akiron.
|
|
13
|
Kiam vi kuŝas inter
brutejoj,
La flugiloj de kolombo estas kovritaj de arĝento,
Kaj ĝiaj plumoj de brilanta oro.
|
|
14
|
Kiam la Plejpotenculo dismetis
reĝojn sur la tero,
Ĝi brilis kiel neĝo sur Calmon.
|
|
15
|
Monto de Dio estas la monto
Baŝana,
Monto multepinta estas la monto Baŝana.
|
|
16
|
Kial vi, montoj multepintaj,
envie rigardas la monton,
Kiun Dio elektis, por sidi sur ĝi,
Kaj sur kiu la Eternulo loĝos eterne?
|
|
17
|
Da veturiloj de Dio ekzistas
multaj miloj da miloj;
Inter ili estas mia Sinjoro sur la sankta Sinaj.
|
|
18
|
Vi supreniris alten, alkondukis
kaptitojn,
Prenis donacojn de homoj,
Kaj eĉ ribeluloj povas loĝi ĉe la Eternulo, la Dio.
|
|
19
|
Glorata estu mia Sinjoro,
ĉiutage Li zorgas pri ni;
Dio estas nia savo. Sela.
|
|
20
|
Dio estas por ni Dio de savo,
Kaj la Eternulo, mia Sinjoro, savas de la morto.
|
|
21
|
Jes, Dio frakasas la kapon de
Siaj malamikoj,
La multeharan kranion de tiuj, kiuj obstinas en siaj pekoj.
|
|
22
|
Mia Sinjoro diris: El Baŝan
Mi alkondukos,
Mi alkondukos el la profundeco de la maro;
|
|
23
|
Por ke vi trempu vian piedon en
sango,
Kaj la lango de viaj hundoj ĝuu de viaj malamikoj.
|
|
24
|
Oni vidis Vian iron, ho Dio,
La iron de mia Dio, mia Reĝo, en la sanktejo.
|
|
25
|
Antaŭe iris kantistoj,
poste kordinstrumentistoj,
En la mezo de knabinoj tamburinistinoj.
|
|
26
|
En la kunvenoj gloru Dion, mian
Sinjoron,
Vi, devenantoj de Izrael.
|
|
27
|
Tie estas Benjamen, la plej
juna, ilia reganto;
La princoj de Jehuda kaj iliaj amasoj;
La princoj de Zebulun kaj de Naftali.
|
|
28
|
Via Dio destinis vian forton.
Fortikigu, ho Dio, tion, kion Vi faris por ni.
|
|
29
|
Pro Via templo en Jerusalem
La reĝoj alportos al Vi donacojn.
|
|
30
|
Kvietigu la beston en la kanoj,
La aron da bovoj kun la bovidoj,
Popoloj, kiuj humiliĝas pro pecoj da arĝento.
Li dispelas la popolojn, kiuj deziras batalojn.
|
|
31
|
Venos eminentuloj el Egiptujo;
Etiopujo rapidos, por etendi siajn manojn al Dio.
|
|
32
|
Regnoj de la tero, kantu al Dio,
Muziku al mia Sinjoro, Sela.
|
|
33
|
Kiu regas en la ĉielo de la
eternaj ĉieloj.
Jen Li tondras per Sia voĉo, forta voĉo.
|
|
34
|
Gloru la forton de Dio!
Super Izrael estas Lia majesto,
Kaj Lia potenco estas en la nuboj.
|
|
35
|
Timinda Vi estas, ho Dio, en Via
sanktejo.
Li estas la Dio de Izrael,
Li donas forton kaj potencon al la popolo.
Glorata estu Dio.
|